„Mi ĵuras per Apolono kuracisto, per Asklepio, per Higiea kaj Panacea, per ĉiuj dioj kaj diinoj, ke laŭ mia kapablo kaj juĝo mi observos tiun ĉi ĵuron kaj tiujn ĉi kompromisojn: respekti tiun kiu instruis al mi la kuracarton kiel li estus mia patro; disdividi kun li miajn havaĵojn, mildigi liajn malfacilaĵojn se tio estas necesa, zorgi pri liaj filoj kiel ili estus miaj fratoj, instrui al ili ĉi tiun arton se ili deziros lerni ĝin, sen retribuaĵo aŭ ajna kondiĉo pro lernado, legado kaj ia ajn alia instrumaniero; almontri mian arton al miaj propraj filoj, al miaj majstroj kaj disĉiploj ligitaj per kompromisoj kaj ĵurado, laŭ la leĝo de la medicino, al neniu plu. Mi sekvos tiujn dietojn konsideratajn de mi, laŭ miaj kapabloj kaj juĝo, bonefikajn por miaj malsanuloj kaj mi devojiĝos de ĉio nociva kaj malsanigo. Mi ne donos mortigajn venenojn al iu ajn, eĉ se oni instigus min, mi ankaŭ ne donos al iu ajn tian konsilon kaj, sammaniere, mi ne donos abortigilojn al virinoj. Mi vivos kaj praktikos mian arton kun pureco kaj sankteco. Mi ne operacios tiujn suferantajn pro gruzo, sed lasos tion por la praktikuloj de tiu arto. En ia ajn domo kien mi eniros, mi endomiĝu nur por la bono de la malsanuloj kaj mi evitu malbonfaron kaj korupton kaj, ankoraŭ, mi ne delogu virinojn kaj virojn, nek liberulojn kaj sklavojn. Ĉio kion mi vidos aŭ aŭdos pri la vivo de homoj, kiu ne povos esti diskonigita, mi ne diskonigu ĝin respektante ĉion kio devas resti sekreta. Dum tiu ĉi ĵuro konserviĝos senprofane, ke estu al mi permesite ĝui la vivon kaj la praktikarton, respektatan de ĉiuj homoj, en ĉiuj tempoj, ke alia estu mia destino se mi ne observos ĉi tiun ĵuron."