Artikolo pri la Fundamento de Esperanto
Fundamento de Esperanto de L.L. Zamenhof. Deka eldono kun enkondukoj, notoj kaj lingvaj rimarkoj de D-ro A. Albault. 1991. Edistudio. 355p. £9.80.
Estas malfacile diri ion novan pri la Fundamento. Ĝi estas libro, kiun ĉiu Esperantisto konetas, kvankam malmultaj ĝin vere legis, mi suspektas. Ĝia unua eldono aperis en Julio 1905 ĉe Hachette en Parizo, kaj ĝi oficialiĝis en Aŭgusto 1905 per la `Deklaracio pri la esenco de la Esperantismo' akceptita ĉe la unua internacia kongreso en Bulonjo (kaj konsultebla en la enkonduka parto de ĉi tiu volumo). Ĝi konsistas el kvar partoj:
Antaŭparolo, Gramatiko, Ekzercaro kaj Universala Vortaro.
La Antaŭparolon devus legi ĉiu Esperantisto, ĉar ĝi difinas la rolon de la Fundamento, kiu estu `netuŝebla' `gvida dokumento', kiu tamen ne malhelpu la naturan pliriĉiĝon de la lingvo, ĉar ĉiam oni rajtas enkonduki novajn formojn paralelajn kun la Fundamentaj. Kompreneble ĝi estu same leĝdona por Zamenhof mem, kiu jam `en la komenco rifuzis unu fojon por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn kaj privilegiojn' rilate Esperanton.
La aliaj tri partoj de la Fundamento ne estis novaj. Zamenhof ja intence elektis ilin pro tio, ke oni jam komencis rigardi ilin kvazaŭ leĝajn difinojn de la lingvo. La rusa parto de la kvinlingva Gramatiko estas preskaŭ la sama teksto kiel en la Unua Libro de 1887, kaj la aliaj partoj suferis nur etajn ŝanĝojn kompare kun tiu originalo. Cetere, la kvin lingvoj uzitaj en la Fundamento estas la franca, la angla, la germana, la rusa kaj la pola, en tiu vicordo, sed la nuna eldono enhavas ankaŭ komparan tekston en Esperanto de la Gramatiko, por ke ankaŭ homoj, kiuj ne scias tiujn lingvojn, povu ekkoni ĝin.
La Ekzercaro unue aperis en 1894, kaj ĝia plej granda parto estas konsultebla ankaŭ en la Fundamenta Krestomatio (1903) kaj la Nova Esperanta Krestomatio (1991). Kvankam en la Antaŭparolo Zamenhof preskaŭ malrekomendas ĝin kiel lernilon, ĝiaj frazoj estas fakte tre bone elektitaj el didaktika vidpunkto. Verkontoj de lernolibroj certe devus koni ĝin.
La Universala Vortaro unue aperis en 1893. Ĝi enhavas proksimume 2630 radikojn kun tradukoj al la kvin naciaj lingvoj menciitaj antaŭe. Represante ĝin en la Fundamento, Zamenhof konsciis pri ĝiaj multaj mankoj kaj eraroj, sed li opiniis, ke pli gravas la senŝanĝeco de tia verko ol ĝia perfekteco. Li korektis do nur la preserarojn. La nuna eldono enhavas tamen ankaŭ la liston de Akademiaj Korektoj al la Universala Vortaro.
Menciinte la diversajn korektojn kaj plibonigojn, kiujn enhavas la nuna eldono de la Fundamento, mi devas nun rimarkigi, ke oni admirinde apartigis en ĝi la originalan tekston disde la multaj komentoj, notoj kaj rimarkoj, kiuj estas cetere tre utilaj kaj interesaj. La volumo enhavas fidelan fotokopion de la unua eldono de la Fundamento. Ĉiaj aldonoj aperas aŭ en la marĝeno aŭ komence kaj fine de la volumo sur kolora papero. Ĉi tiu eldono pli respektas do la netuŝeblecon de la Fundamento ol kelkaj antaŭaj eldonoj. Interesa fakto, kiun mi lernis el la enkondukaj komentoj de Albault: En la kvina eldono (1918) de la Fundamento enestis du etaj ŝanĝoj kompare kun la originalo. Oni (sed kiu?) korektis en la Ekzercaro `miljaro' al `jarmilo' kaj `mia' al `miaj'.
E.T. Grimley Evans (Aperis en La Brita Esperantisto, marto-aprilo 1993
|